Pasis tri semajnoj post kiam Arne kaj la ceteraj alvenis al la vilaĝo, kie loĝas avo kaj avino. Li certe sentis la mankon de patro Björn kaj Gunnar, sed tamen eble estis la plej feliĉaj semajnoj, kiujn Arne spertis en sia tuta vivo, kvankam li kaj la ceteraj devis helpi pri la farendaĵoj en la bieno ĉiutage. Oni alportu la brullignon. Oni draŝu la grenon. Post kelkaj tagoj la ĉefo kredis, ke ne plu estas danĝero pri piratoj. Li decidis, ke oni ekde tiam rajtas fiŝkapti. Arne preskaŭ ĉiutage kune kun Egil kaj la bienaj viroj iris ŝipe por meti retojn. Unu el la sklavinoj lerte faris belajn potojn kaj ornamaĵojn kaj ŝi instruis al Arne kiel fari. Hejme li ne kuraĝus lerni ion de sklavino, sed tie ĉi li ignoris, ĉu iu ridus pri li.
Arne kaj Egil havis multe da tempo por rajdi. Iam Erik estis kune. Li preskaŭ ĉiam estis bonhumora – kaj neniam diris ion pri tio, kio okazis sur la monto. Iam Erik eĉ kutimis firme teni Egil, Arne kaj knabon el la bieno nomita Karlo kaj provis lukte venki ĉiujn samtempe. Iam li sukcesis, sed iam la tri kuŝigis Erik dorsen – kaj sidiĝis sur lian ventron.
– Ĉu vi tikliĝemas? foje diris Egil kaj enŝovis sian manon sub la robeton de Erik.
– Ĉesu, ĉesu, Erik klopodis diri kaj turniĝis pro ridado.
Dum la lasta semajno Erik ne same interesiĝis kunesti kun Arne kaj Egil, sed pli kaj pli sekvis Ylva. Arne ne povis ne rideti, kiam li pensis pri tio. En posttagmezo ekvidiĝis ŝipo kun blankaj veloj sur la golfeto. Arne tuj rekonis ĝin.
– Alvenos patro! li kriis.
Li ĉirkaŭkuris en la vilaĝo kun la bona novaĵo. Ylva, Egil kaj patrino Gudrun rapidis al la bordo kune kun Arne kaj pluraj el la vilaĝanoj. Tie ili staris kaj atendis, ke la ŝipo proksimiĝu al la bordo. Baldaŭ ili ekvidis patron Björn kaj tri el liaj viroj surŝipe. Ili alligis la ŝipon kaj vadis al la tero. Björn ĝoje salutis ĉiujn, kiuj kolektiĝis sur la bordo.
– Ni alvenis, ĉar ne plu estas danĝero, diris Björn. Mi sendis miajn virojn al pluraj vilaĝoj ĉirkaŭ la golfeto, sed oni vidis neniujn spurojn de iuj ajn piratoj en iu vilaĝo. Ili certe foriris suden aŭ orienten. Kiu scias? Nun estas tempo reveni hejmen.
– Sed unue vi estos miaj gastoj, diris la ĉefo, kiu ankaŭ alvenis al la bordo. Koran bonvenon!
Malfrue Arne forgesos la festenon en tiu vespero. Estis abundo da manĝaĵoj: kaĉo, malhela kaj blanka panoj; kolbaso, viando, fiŝaĵo kaj birdaĵo; lakto kaj biero; nuksoj, pomoj kaj sekigitaj beroj. Ankaŭ la sklavoj ricevis. Maljunulo kantis sagaon el pasintaj tempoj pri viro, kiu defendis sian vilaĝon kontraŭ drako. Malfrue vespere Arne ekdormis.
Frue matene ili ekvelis hejmen. Unu el la viroj de patro kaj Ysja ricevis la taskon piediri hejmen kun la brutoj. La ŝipo ne estis sufiĉe granda por havi lokon por ili. Ĉiuj aliaj ricevis lokon sur la ŝipo.
Avino kaj avo kunsendis plurajn donacojn. Arne, Egil kaj Trumbe ricevis po unu lignan vazon, kiujn avo eltranĉis el betulaj tuberoj. Gudrun kaj Ylva ricevis belajn gantojn, kiujn avino knedis el lano kaj Ysja ricevis ornamaĵon kun sukceno, kiun faris biena sklavino. Patro Björn kaj la aliaj viroj ricevis po pecon de fumaĵita cervaĵo. Ili vadis al la ŝipo kaj ekveturis.
Blovis okcidenta vento. Ĝi estis la plej eble bona vento, ĉar ili veturos orienten. Patro Björn kaj la aliaj viroj estis spertaj velantoj – kvankam ili ne multe velis dum la lastaj jaroj. Arne kaj la ceteraj ne devis fari ion krom iam ŝanĝi lokon en la ŝipo kiam patro Björn tion diris. La ŝipo boardis inter insuloj kaj insuletoj. Iam la akvo ŝprucis al la vizaĝoj de Arne kaj la ceteraj, sed la infanoj nur ridetis unu al la aliaj kaj klopodis kapti la akvogutojn per la lango. Nun estis malfrue en la aŭtuno kaj preskaŭ ĉiuj folioj falis de la arboj, sed la suno ankoraŭ varmigis kaj ne gravis, ke oni fariĝis iomete malseka.
Kiam la suno staris plej alte sur la ĉielo, la ŝipo preteriris insulon kaj Arne ekvidis preskaŭ rondan monteton sur la bordo norde de la golfeto. Tio devas esti la monteto ĉe la herbejo, kie la urso montriĝis. Arne rigardis Trumbe kaj Trumbe rigardis Arne. Poste ili ekridetis.
[Fragmento el la libro: Leif Nordenstorm: Arne, la ĉefido; 12-a ĉap., pp. 107–110, ilustris Pavel Rak (eldonis KAVA-PECH, 2-a eldono, 2014).]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo